Saluton sur mia blogpaĝo
La klimato de nia planedo preskaŭ kolapsas kaj la mondo laŭ la
armeoj da profetoj ek de la komenco de la historio ĝis hodiaŭ jam
delonge devintus esti kelkmilfoje pereinta …
Nun la tero postdaŭris ĉiujn pereprofetaĵojn ĝis hodiaŭ
kaj tiel verŝajne estos ankoraŭ tri ĝis kvar jarmiliardoj plu.
La klimatovarmiĝo kun certeco ne signifos la finon de la homaro kaj ankoraŭ
malpli la finon de la vivo sur la terglobo. Sed nia hodiaŭa civilizo
kolapsos kun certeco. Se la marnivelo altiĝos pro la forfandiĝo de la
grenlandaj glaĉeroj je 6 metroj kaj je 6 aldonaj metroj pro la fandakvo
antartka, tiam eĉ la holandaj digoj ne plu sufiĉos por protekti la
bordlandon de la subakviĝo, kaj ni tute ne parolu pri landoj, kiuj ne
sukcesas pagakiri tiajn instalaĵojn.
Post dudek ĝis tridek jaroj ni do konfrontiĝos kun amasegoj da
klimatoazilpetantoj kaj male al la hodiaŭa ekonomiaj rifuĝintoj neniu
registaro de la mondo povas resendi ilin al sia devenloko simple pro la fakto, ĉar
ĉi-tiu devenloko tiam troviĝos sub la marnivelo.
Mi permesas al mi en mia blogo filozofiumi pri ĉi-tiu kaj aliaj
aktualaj temoj pri miaj ideoj kaj solvoproponoj.
Decidan lokon en mia blogo memkompreneble havas mia engaĝiĝo por
Esperanto. Mi deziras al ĉiuj miaj legantoj multan plezuron kaj ĝojas
ankaŭ pri viaj reagoj, kiujn mi memkompreneble volonte publikigas.
© por ĉiuj enhavoj de
ĉi-tiu blogo ĉe Dietrich Michael Weidmann – la reprodukto de la
tekstoj kaj fotoj en aliaj retejoj estas permesata, se oni aldonas ligon al mia
blogo http://informejo.com, kaj se tiuj
paĝoj ne havas malmoralajn aŭ rasismajn enhavojn. Por reprodukto en
aliaj medioj bonvolu peti mian permeson.
Didi Weidmann